====== La Domo ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Ie en infanaj revoj Restis granda varma domo. Tie logxis la amikoj en fabela sorcxa mit'. Regis tie la felicxo, Bonvenanta bonajn homojn. Kaj sxlositis la pordego Por kvereloj kaj perfid'. En gastema tiu domo Logxis la mirakloj multaj. Oni venkis ecx la morton kaj eterne vivis ni. Kunlaboris por estonto. Restis por cxiamo junaj. Ne dependis de la sorto la felicxa kompani'. //Refreno:// >Kien forkuregas jaroj? >Kial jam blankigxas haroj? >Domo de infanaj revoj, >Vin memoras mia kor'. >Kie estas homoj karaj? >Kial sorto tiel faras, >Ke cxi tempo kvazaux mevo, >Blanka mevo flugis for, >Tiu tempo flugis for. Mi konscias, ke suficxe stultas bebe fantazii; Ne solidas ja por onklo strebi al infana stel'. Sed por mi cxi dom' felicxa Restas kvazaux religio. Kun amikoj ofte songxe logxas mi en cxi fabel'. >//Refreno// {{tag>litero_d kanto}}