====== La Domo (Kajto) ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== En la parko estas domo Kun ornamita fasado Malfermitaj fenestroj Kaj malfermetita la pord' Hodiaŭ ĉi tiu domo estas loko de celebrado Okaze de unuiĝo, harmonio kaj konkordo Tra fenestroj eksteren fluas sonoj agrablaj Aŭdeblaj en la parko ĝis en ĉiu angul' La miksado de kantado, muzik' kaj ridado Ŝajnas inviton por ĉiu malprosperulo Tiel, ĉe la krado, ĉirkaŭ la ĝardeno Kolektiĝas amaso. Kaj ĉiu person' Esperas, sopirante al la varmo de la kameno Ke li recevos inviton por eniri la domon Sed ĉeesti la festenon, partopreni en la festado Estas permesite nur al unuopul' La aliaj postrestas kaj la orgia bruado Torturas la koron de ĉiu malprosperulo Ekstravagance, ĉiu sin vestu Ni ĝoju, ni dancu, abunde ni festu Ni frandu, ni manĝu, ni gustumu, ni trinku Ni forgesu nin mem, ni manĝaĉu, ni drinku Hodiaŭ ne gravas rompita vinglaso Hodiaŭ ne zorgu pri postlasita fatraso Ni kondutu ekscentre, ŝajne freneze Ni nin dediĉu al la polonezo {{tag>litero_d kanto esperanto}}