====== La du fagoj ====== ^E-teksto|[[wpeo>Marin Bacev]]| ^MIDI|{{:muziko:la_du_fagoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_du_fagoj.png}} Mi vidis du fagojn en densa arbaro enbrakumigxintajn per ama ardajx’. Detere gxispinte sin vindis la paro, jarcente trinkanta de l’ama dolcxajx’... Ho fagoj, mi diris, vi estas belegaj - en gxoj’ kaj malgxojo vu kunas gxis nun! Nek sxtormoj timigaj, nek tagoj varmegaj gxin rompas, la kison pasian, nek sun’... Envia nun estas la Amo, la via! Gxojigas gxi cxiam pasantojn sur voj’! Sed kiel estigxis gxi tiel pasia kaj kio sigelis la ligon cxi foj’? Magio timiga? Edzeco? Cxu vere? Aux jxuroj, la amaj? Vi diru al mi! Malsxate la fagoj silentas severe kaj plue sin kisas, sin kisas sen fin’! {{tag>kanto litero_d kanto notoj midi}}