====== La dua lingvo ====== ^Muziko|Melodio de: Hr. Peder kasted' Runer over Spange| ^Esperanta teksto|[[E. Windeballe]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Danlando, vi, patrujo kara, bela, kun blua mar' kaj fagarbaro bela, kun valoj kaj montetoj, herbejoj kaj kampar', florplenaj gxardenetoj, kantado de l’ birdar'! Lando cxarma kaj idilia, vin tutkore, patrujo mia, amas mi! Popolo mia, dana familio! Ligata estas mi al la nacio per sango kaj animo, miljara histori', per nia bela flago, — gxin alte tenu ni! per rideto kaj per humoro amikecon de kor' al koro kreas ni. Gepatra lingvo mia, dolcxa, bela, mi amas vin per amo plej fidela, cxar mian koron ligas per mil fadenoj vi al homoj miaj karaj en hejmo kaj naci'. Kara lingvo de la patrino, de amato kaj amatino, amu gxin! Kaj same cxiu lando en la mondo ja estas tia familia rondo. Sed tamen cxiuj homoj egalaj estas, cxar ni cxiuj apartenas al sama la homar'. Samajn sentojn ni en la koro — amo, gxojo, cxagren', doloro — havas ja. En nia tempo trans la baroj limaj la homoj ne plu estas malproksimaj: Sxipegoj, telegrafo, flugilo kaj radi' mirindan interligon kreadis inter ni. Tamen gxi malperfekta estas, cxar ja malkomprenigxo restas en la mond'. Kaj tial duan lingvon ni bezonas, la Zamenhofan lingvon, kiu donas eblecon por kompren' inter homoj sur la ter', ke regu inter ili nur fido kaj sincer'. Jam gxi vivas en nia rondo, — inter homoj de l’ tuta mondo vivu gxi! {{tag>kanto litero_d esperanto}}