====== La edziĝo de Figaro ====== ^Muziko|W.A. Mozart| ^Teksto|Lorenzo da Ponte| ^E-teksto|[[wpeo>Paul Bennemann]]| ^Origina titolo|Giunse al fin il momento| ^MIDI|{{:muziko:La_edzigxo_de_Figaro.mid}}| El //Muzika aldono de "Tra la mondo II"//. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_edzigxo_de_Figaro.png}} Venis nun la momento, Kiam mi, ho amato, en viaj brakoj gxojos! Pensoj timigaj, forlasu min gxis cxiam! En plezur' ne plu min malhelpu iam! Ho, al la fajr'! En mia brust' brulanta tiu cxi lok' ravanta, la tero, la cxiel' konformas. Venu, karulo! Tuta la mond' jam dormas! Ho venu baldaux, vi, juvelo bela! Estas ankoraux nokto nun malhela; ne lumas jam la nokta torcxo luna; venu, amo vin vokas al gxuo nuna. Murmuras rivereto, ridas floroj, venas el fresxa herbo bonodoroj. Venteto varma blovparole vokas, al plezuro de l' amo cxio logas Vin mi atendas en tiuj arbaj kaosoj Venu, venu, por ke la frunton vian mi kronu per rozoj, por ke la frunton vian mi kronu per rozoj! {{tag>kanto litero_e itala opero notoj midi akordoj}}