====== La ekzilito ====== ^E-teksto-1|J. Valano| ^E-teksto-2|Konisi Gaku| ^Kantas|Johan Valano| Ruscigana popolkanto el la kasedo "Frandu Piron" de Johan Valano. ===== Teksto - 1 ===== En mi sxvebas rememor' pri l' vocxo de l' patrino. Kiam mi vagadis for, sxi min admonis sen fino. "Nu, auxskultu, mia fil' , ne iru kun sxtelistoj, se polico kaptos vin, skurgxos vin la turmentistoj. Ili razos kapon, kaj vi marsxos letargia, en infero de malgaj' tra tuta step' siberia." Mi ne murdis, kaj ol sxtel' estas pli gravaj pekoj, sed mi putros nun en cxel' proi nur mizeraj kopekoj. En la menso sonas vocx' de panjo malproksima. Kvankam pravis la riprocx' ne kredis filo maltima. Mi nur sxtelis pro ador' al juvelama ino. Kaj nun krevas mia kor' reve pri prava patrino. "Sekvu legxon!" - diris sxi, "Ne vivu aventure, min ne igu plori pli, ili vin punos terure." Mi ne murdis, sed mi ne kredis je sxia krio. Kaj mi sklavos gxis pere' en fundo de Siberio. ===== Teksto - 2 ===== [kompletigenda...] Mi sopiras al patrin' ..... Tenu vin de l kanajlar' Ne iru kun sxtelistoj Tenu vin de plezurar Sxi diris min: estu sagxa. {{tag>kanto litero_e popola rusa cigana}}