====== La esperantista jaro ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[S. K. Nielsen]]| ^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| ===== Teksto ===== Dum la vintro ni studadas Esperanton kun fervor', en la kursoj kaj studrondoj estas vigla la labor'. Ni parolas, kantas, legas unuope kaj en hxor', amuzigxas kaj progresas kun felicxo en la kor'. Sed printempe, kiam cxio ekverdigxas en natur', kaj la multaj birdoj kantas felicxege en lazur'. Tiam ni la kursojn finas per festeno kaj humor', kie la spirito regas de la Zamenhofa kor'. En somero, kiam brilas de lā€™ cxielo varma sun', nian lingvon ne forgesas ni, sed ekskursadas nun. Per piedoj kaj bicikloj, auxtobusoj, vagonar' ekskursadas verdaj homoj al la maro kaj arbar'. Kaj auxtune, kiam ree malbonigxas la veter', tiam ni denove pensas pri tre grava la afer': Nun ni kursojn organizas por malnovaj kaj novul', multaj kursoj cxiuloke devas esti la postul'. Tiel ni la tutan jaron laboradu por lā€™ afer', dum la vintro kaj printempo, dum auxtuno kaj somer'. Tiam nia lingvo venkos; ni laboru kun obstin' diligente kaj fervore, ā€” brila estos jen la fin'. {{tag>kanto litero_e esperanto}}