====== La eta oĉjo ====== ^Muziko|Melodio de: Den lille Ole| ^Teksto|H. C. Andersen| ^Esperanta teksto|[[N. P. N.]]| ===== Teksto ===== La eta Ocxjo kun la ombrelo Infanoj konas lin de l’ fabelo, Vespere venas li por vizit' Al cxiu eta infana lit'. Li sternas sian ombrelon tiam, Komforton kreas cxe l’ lito cxiam. En songxo poste rakontas li Fabelojn cxarmajn al cxiuj vi. Kaj se dumtage vi bonaj restis Kaj al gepatroj afablaj estis, Vi gxoje dormas kaj songxas tre Pri bela, cxarma, malgranda fe'. {{tag>kanto litero_e dana}}