====== La evangelio ====== ^Muziko|melodio de: Kærlighed til Fædrelandet| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== En la mondo, geamikoj, strangan rolon ludas ni; floro inter la urtikoj vivas nur en nostalgi', kaj sopiras ni, infanoj de la ver', al samcelanoj. En la mondo sonis vocxo, brilis lumo en malhel', sonis ne al ni riprocxo kiel tondro de l’ cxiel', — en de l’ mondo agonio sonis la evangelio. Al kaptitoj en karcero, al blinduloj en malhel' sonas vocxo de l’ espero, venis graco de l’ cxiel'. Al lamul' la Majstro diras: „Iru!” kaj la homo iras. Sed mortigis la profeton mizeruloj sur la ter', mokis nur la parakleton sen kompreno de la ver' kaj respondis per eksplodoj nur al Diaj la klopodoj. Kaj laux sama la praktiko agas ankaux nun la mond'; la rezulto — ho, amiko! jen cxiela la respond' al la homa teorio, al la revo sen konscio! Jen, amiko, la kondicxo de la ricxo sur la ter', fundamento de l’ felicxo kaj de l’ gxojo kaj esper'! Jen interna la ideo: Al la vero la obeo! Do, vi cedu al la voko, anoj de la verda rond', sen atento pri la moko, persekuto de la mond', Al la venk' en vort' kaj kanto nin subtenu Esperanto! {{tag>kanto litero_e esperanto}}