====== La fajfanta cigano ====== ^E-teksto|[[wpeo>Reto ROSSETTI]]| ===== Teksto ===== Trans monton alvenis fajfanta cigan' Inter rivero kaj pino. Kantante, sxalmante li sorcxis al si La koron de sinjorino. >A de du a de du da de A de du ja sen fino Kantante, sxalmante li sorcxis for La koron de sinjorino. Sxi lasis la patran kastelon jam, Sxi lasis beljunan amanton, Sxi lasis bienon kun servistar' Por sekvi ciganan vaganton. Velurajn robojn sxi lasis do, Sxuetojn el ledo hispana. Kantante, sxalmante tra verda arbar' Sxi rajdis kun karo cigana. Hieraux sxi kusxis sur pluma kusen' Kun silka kovril' diafana, Gxi nokte sur nuda-kruda ter' Sxi kusxas kun amo cigana. {{tag>kanto litero_f angla}}