====== La Fantoma Lum' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== Jen mi iras sub la cxiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin' De l' momento kiam mi vidis vin Mi navigas sen la stelar' Gxi okazis en mondkongres' Mi ripozis de bruo kaj de stres' En la kafejo de l' junular' Koro kiel glaci' Kaj subite staris vi apud mi Vi belis plej sen ajna kompar' //Refreno:// >La fantoma lum' >Brilis en la nokto kiel sun' >La fantoma lum' >Gxi blindigis min >Frenezigis min >Mi ne povas pensi plu >Mi ne vidas ion ajn krom vi Sola nokto por sola kor' En via sin' forgesigxis la angor' Trans prudento kaj trans jarar' Vi min tusxis sen tim' Sed nun vi estas for en la malproksim' Mi atendos gxis Januar' La fantoma lum' Brilis en la nokto kiel sun' La fantoma lum' Gxi blindigis min >//Refreno// Jen mi iras sub la cxiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin' {{tag>litero_f kanto}}