====== La feria danco ====== ^Teksto/Muziko|Laux Katie Moss| ^E-teksto|[[wpeo>Reto ROSSETTI]] kaj [[Stephen THOMPSON]]| ===== Teksto ===== Dum hejmen mi en somer-vesper' Revenis sub la stelbrila sfer', For el la lampoj de l’ foir' Al la parfuma, fresxa spir' De vilagxa, cxarma rond', Zumis el transa region' Kun ritma, mara monoton' Sorcxaj sonoj de popoldanc' Aux vilagxbando per romanc' De fora, fabela mond'. >'' ''Obtuze sonis la pulsa ton' '' ''De la korno kaj la akordion', '' ''Tamburo, fluto kaj violon', '' ''Harmoniko kaj klarion'. Reve, kvazaux en songxa tranc' Mi auxdis la bruon de feria danc'. Kaj baldaux mi auxdis la homojn pranci, Kaj tuj la vilagxon mi vidis danci. El domoj jen svarmis junuloj, agxuloj, Vive, aktive sen timaj skrupuloj En vilagxa, cxarma rond'. Cxiu junulo knabinon ekprenis, Sxin ringis kaj svingis kaj arde sxin tenis. Cxu ili konis sin, ne grave, Ili ne zorgis pri tio kaj prave, Sed kisis kun gxoj-respond'. >'' ''Kaj jen la muzik' kun la pulsa ton' '' ''De la korno kaj la akordion', '' ''Tamburo, fluto kaj violon', '' ''Harmoniko kaj klarion'. Cxiu sonanta en verva balanc' Kune komune en feria danc'. Kaj mi cxe la flanko rigardis nur, Starante mire kaj sen plezur' Pro manko de propra, brava knabin' Sola, izola mi sentis min' En vilagxa, cxarma rond'. Sed jen alrapidis sur flanka voj' Konata figuro je mia gxoj'! Mi braketende renkontis sxin Kaj dancopreta sxi montris sin Dum ni fluis for en la danca ond'! >'' ''Ni dancis laux ritmo de l’ pulsa ton' '' ''De la korno kaj la akordion', '' ''Tamburo, fluto kaj violon' '' ''Harmoniko kaj klarion'. Cxiu sonanta en verva balanc' Kune komune en feria danc'. Dance tie, dance ie, Dance, prance tute cxie, Tien reen tra la rond'. Hu-ra por la kora, feria danc'! {{tag>kanto litero_f angla}}