====== La filino de Megan ====== ^Esperanta teksto|[[W. HARVEY]]| ^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Merch Megan| ^Originala teksto|[[J. OXENFORD]]| ===== Teksto ===== Cxu iam vi vidis Meganfilinon? Sxi estas plej dolcxa, rava knabin', kun brilo de sun' sur maraj ondetoj, kaj dolcxo de roz' en bela kombin'! Per sorcxa rideto kaj movoj graciaj en domo gepatra cxe taga labor', sxi lumon de gxojo cxien radias, kaj montras vizagxe amon en kor'. Ho, kiam mi vidas Meganfilinon, mi dankas al Di', kun gxojo sen fin': tiel bona fllino al la patrino farigxos al mi fidela edzin'. Ni kune promenos la vojon de l' vivo, tutkoran adoron mi donos al sxi: laboro kun san', kontento kun paco kaj amo sensxangxa benos al ni. {{tag>kanto litero_f kimra}}