====== La Fina Venko ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Europe]]| Origina titolo de la kanto: "The Final Countdown". La VIPoj preparis tiun tekston por la Somera Esperanto-Studado (SES) 2013 en Martin (Slovakujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero. Duan fojon prezentis ĝin Gunnar sole dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2013 en Tiszafüred (Hungarujo). Ekzistas similnoma kanto "[[La fina venk']]" de [[Initials dc]]. ===== Teksto ===== Alvenis la tago de verda stelo Nun montras la sago al tera ĉielo La pacbatalantoj iras kun unu cel' (unu cel') Ni marŝas laŭ [[Himno de Esperhe|Himno de EsperHe]] //Refreno:// >Jen la fina venko! >La fina venko! La tuttera paco tra verdarmeo kaj lingva kuraco de monda pereo Homaro ekvivas en am' kaj sen milit' (sen milit') Ni dankas al sankta onklo Zam' //Refreno:// >Jen la fina venko! >La fina venko! >La fina venko! >Ooooh... (gitara solo) //Refreno:// >Jen la fina venko! >Hooo, la fina venko! >La fina venko! >La fina venko (fina venko) //Refreno:// >Hooo, jen la fina venko! >Alvenis la tago >La fina venko! >Ni dankas al Zam' >Jen la fina venko ====== En June kaj kune ====== La Fina Venko aperas en la muzikalo [[june_kaj_kune]] kun plejparte ŝanĝita teksto. Ĝin kantas 'Simon' kaj 'Martine': ===== Teksto ===== Si: Alvenis la tago de granda ludo Nun montras la sago al unu konkludo La pacbatalantoj iras por unu cel’ (unu cel') Al kiu teamo iros trofe’? Si+Ma: Ĝis la fina venko! La fina venko! Ma: Teamoj batalas en ludotago Dediĉo nun gravas al sukcesa ago Por kiu gajnos ludojn plej, eterna glor’ (eterna glor’) Nur la plej bona meritas ĝin! Si+Ma: Ĝis la fina venko! La fina venko! La fina venko! Ooooh… {{tag>kanto litero_f}}