====== La fiŝistfilino ====== ^Teksto/Muziko|August ŠENOA| ^E-teksto|[[Z. REHORIĆ]]| Origina titolo: **Ribareva kći** ===== Teksto ===== En regiono de cent mejloj, Plej bela, cxarma knabin', Estis konata juna Janja, De la fisxist' filin'. Vinbere dolcxas sxiaj lipoj, Kiel abio la svelt'. De fisxo klaraj la okuloj, De najtingal' talent'. El urbo kapti fisxojn venis Bela kaj cxarma junul'. Li sxin havis kaj forlasis. Ho, Janja, kion nun? Kiam fisxisto reton tiris, Fisxon ne kaptis li. En la reto morta kusxis De la fisxist' filin'. {{tag>kanto litero_f kroata }}