====== La fiŝkaptisto ====== ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Het loze vissertje| ===== Teksto ===== Dum vintro kiam pluvas trans la malseka voj', ja voj', eliras fisxkaptisto, por fisxi, kia gxoj! ja gxoj ! Kun sia pako, kun sia sako, kun sia kano en sia mano, kun siaj belaj, ledaj botoj, li gaje marsxas sur la voj'. Sed la muelistino, ekstaris je la pord', ja pord'. Ne iru, fisxkapisto, gxis la rivera bord', ja bord', Kun via pako, kun via sako, kun via kano en via mano, kun viaj belaj, ledaj botoj, vi gaje marsxas sur la voj'. Malbonan kion faris mi, cxarma junulin'? ja mi? Kaj kial tie staris vi haltigante min? ja vi? Kun mia pako, kun mia sako, kun mia kano en mia mano, kun miaj belaj, ledaj botoj, mi gaje marsxas sur la voj'. Ho, vi neniel pekis, mi ne kulpigas vin, ja vin, sed antaux ol foriri, trifoje kisu min, ja min. Kun via pako, kun via sako, kun via kano en via mano, kun viaj belaj, ledaj botoj, vi gaje marsxas sur la voj'. {{tag>kanto litero_f nederlanda}}