====== La flago ====== ^Muziko|melodio de: Der er ingenting, der maner| ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Axel Juel]]| ===== Teksto ===== Pli ol io ajn admonas nia flag' dum suprenir' kunlevante niajn korojn pli cxielen per inspir'. Jen plauxdegas gxi je sono de flamanta ag-ordono, jen flirtetas dolcxe, flustre pri plej kara nia sci', pri — ne via, mia — sed pri senmorteco de l’ naci'. Super cxiuj pragepatroj gxi ondadis sen rival', super milda ton' de paco kaj milita plagfatal'. Gxi instigis dum dangxero. Gxi triumfis je konkero. Feston moran gxi hejmigis fore sur la mara rond', kaj gxi estis dum pereo lasta gxem' el sxauxma ond'. Tial estu salutata vi, standard’, dum suprenir', kunlevante niajn korojn pli cxielen per inspir'. Kaj popol' kaj land' vi estas, niajn revojn manifestas. Via blanka kruc' sonigu super fremdaj rod' kaj plac', ecx se tuta mond' militas: „Mi, Danlando, estas pac'.” {{tag>kanto litero_f dana}}