====== La flamoj ====== ^Muziko|[[Hans Honoré]]| ^Esperanta teksto|[[Hans Honoré]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Jen tuta la cxielo rugxigxas de milit'; ni tamen por la celo laboru sen ekscit'. En malfelicxa mondo l’ esperon havas ni, ekzistas verda rondo ankoraux tie cxi, Ecx se la pac' forestas, revenos certe gxi; kaj la Ideo restas eterne ja cxe ni. Rigardas ni, la anoj, la rugxon de l’ cxiel', sed inter rugxaj flamoj jen brilas verda stel'. La rondo pligrandigxas, antauxen iras ni; l’ espero ne rompigxas, ankoraux vivas gxi. Ankoraux estas amo en nia homa kor', jen ankaux brilas flamo — sed verda en kolor'! {{tag>kanto litero_f esperanto}}