====== La flandra leono ====== ^Esperanta teksto|[[A. GRABOWSKI]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|De Vlaamsche Leeuw| ^Originala teksto|[[H. VAN PEENE]]| ===== Teksto ===== Neniam kvietigos leonon flandran vi; li gxuos liberecon, nenion helpos kri'. Neniam kvietigxos, dum vivos ni, leon', dum havas li ungegojn kaj dentojn, laux bezon'. //Rekantajxo:// >Neniam kvietigxos, dum vivos ni, leon', dum havas li nngegojn, kaj dentojn, laux bezon'! La temp' forglutas urbojn kaj falas iam tron', sed ne perlos nia popolo kun leon'. Almarsxas malamikoj, minacas mort-furi', ni ridas pri dangxeroj, leono apud ni. //Rekantaĵo// Batalas li jarmilon por flandra, kara sort', kaj restis li potenca kaj en juneca fort'. Pensante ke li svenis altiras vi kun mok', minace kaj terure levigxas li el lok'. //Rekantaĵo// Kaj se intencas oni per fals', perfid', en fin' surprize lin ataki, malliberigi lin. Atentas li pri cxiu suspekta via gest', hirtigas kolhararon, kaj mugxas regxa best'. //Rekantaĵo// Suficxe da incitoj! jen vengxos potencul': al malamik' li saltas kun fajro en okul'. Dissxiras li kaj rompas en la batal-furi', de sango makulite, triumfe mugxas li. //Rekantaĵo// {{tag>kanto litero_f flandra}}