====== La floroj ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Blommorna| ===== Teksto ===== Arbaraj floretoj! Mi plendas al vi. /: Sekreton amaran konservu al mi! :/ La amsuferadon en tiu moment' /: al vi mi rakontu en fida silent'. :/ Sed eble vi kronos la bruston al sxi. /: Vi tiam alflustru saluton de mi! :/ "Kun koro fidela li amas nur vin, /: sed timas paroli al sia amatin'. :/ Velkitaj floretoj! Ne plu bonodor'! /: De l' brusto sxi prenos kaj jxetos vin for. :/ Sed — donos ofere sxi vin al riveret', /:ho, sekvu vin malsupren ja mia amsekret'! :/ {{tag>kanto litero_f sveda}}