====== La floroj de l'ĝardeno ====== ^Muziko|[[ZANDER]]| ^Teksto|[[W. v. Zuccalmaglio]]| ^E-teksto|[[Paul BENNEMANN]]| ^Originala titolo|Die Blümelein, sie schlafen| ^MIDI|{{:muziko:la_floroj_de_l_gxardeno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_floroj_de_l_gxardeno.png}} La floroj de l'gxardeno jam longe dormas nun, balancas siajn kapojn sub la brilanta lun'. En songxo tremas la tili', murmure flustras gxi: dormu nun, dormu nun fileto dormu nun! La birdoj dolcxe kantis, dum brilis bela sun’ sed ili jam kusxigxis en siajn nestojn nun. Auxdigxas grilcxirpado nur, ekdormis la natur', Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun! La dormigulo kasxe spionas tra l'fenestret', cxu ie ne jam kusxas en lito infanet', Kaj maldormantan tie cxi dormigas sorcxe li. Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun! Foriru dormigulo, cxar dormas nia fil': li fermis la okulojn, ripozas en trankvil'. Sed morgaux min la bluokul' salutos de l'karul'. Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun! {{tag>kanto litero_f kanto germana notoj midi akordoj}}