====== La fluanta tajdo ====== ^Muziko|[[wpeo>George Frederick Root]]| ^E-teksto|[[wpeo>Antoni Grabowski]]| ^Teksto|[[wpeo>Harrison HILL]]| ^Originala titolo|Tramp, tramp, tramp| ^MIDI|{{:muziko:fluantatajdo.mid}}| {{ youtube>Dy0eNFUPsg4?medium }} ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fluantatajdo.png}} Jen la kanto de kuragx', Por maristoj dum vojagx', Cxar kuragxon cxiam donas melodi'. Do kunkantu, maristar'! Vi la rajton havas, cxar La fluanta tajdo estas nun cxe ni! //Refreno// >Kantu, kantu kamaradoj! >Gloran estantecon havos vi: >Estas hela la cxiel', >//La fluanta tajdo estas nun cxe ni!// (2-foje) Kontraux vento, kontraux ond' Kunbatalis nia rond'; Post la nuboj ofte kasxis sin la stel'. Sed la tajdo venas nun, Sin prezentas oportun', Kaj la stelo klare brilas sur cxiel'! >//Refreno// Do altigxu nun la kor', La ventegoj pasis for, Kaj la bordon preskaux vidi povas vi. Helpa vento blovas nun, Kaj ekbrilas varma sun. La fluanta tajdo estas nun cxe ni' >//Refreno// Levu velojn al ventet' Levu vocxojn al kantet'. Levu korojn al cxiama la esper'! Kaj altigxu la kuragx', Cxar la fino de l' vojagx' Estas nepre la triumfo de l'afer'. >//Refreno// {{tag>kanto litero_F kanto angla midi notoj}}