====== La frosto falis en printempnokt' ====== ^Esperanta teksto|[[Krysztof DALETSKI]] (revizita de Rudolf Fischer)| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Es fiel ein Reif in der Frühlingsnacht| Traduko de la germana popolkanto el la 19a jarcento. La aŭtoro de la originala teksto kaj muziko estas nekonata. ===== Teksto ===== La frosto falis en printempnokt'. Ĝi falis sur bluajn floretojn: La floroj forvelkis, sekiĝis. Junulo amis knabinon. Forkuris sekrete de hejme la du: Ne sciis patrino nek patro. Vagadis ili tra la mond', Nek trovis feliĉon nek stelon: Pereis ili, for mortis. Floretoj bluaj sur la tomb' brakumas sin kiel la du en la tomb': Ne ilin la frosto velkigas. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www1.cpdl.org/wiki/index.php/La_frosto_falis_en_printempnokt%27_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] (inkluzive originala germana teksto kaj angla traduko) {{youtube>o2boG8ui_7k|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_l}}