====== La fungoj ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>H. E. Jensen]]| ===== Teksto ===== En auxtuna la arbar' inter arbotrunkoj mi sercxante iras, cxar venis nun la fungoj! Sub gajega melodi' ilin enkorbigas mi per trancxil' kaj ungoj - ho, vi belaj fungoj! En auxtuna la arbar' velkis jam la floroj, sed la fungoj sen avar' brilas en koloroj: blankaj, rugxaj, kun cxapel' sur bastono - jen ombrel'! kelkaj brilas oraj - ho, tre belkoloraj! Kelkaj gustas kiel pom', estas ja bonvenaj, sed dangxeraj al la hom' estas la venenaj! "Necesegas la esplor'! - Grava pli ol la kolor'," - diris mia avo - "estas la enhavo!" {{tag>kanto litero_f esperanto}}