====== La gaja kunulo ====== ^Muziko|[[KERN]]| ^Esperanta teksto|[[A. SPROECK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|O singt mir ein Lied| ===== Teksto ===== Eksonu la kanto, adiaux al vi! Plenigu pokalon gxis rand', Kaj roza knabino, kiseton al mi! Adiaux, foriras migrant'. Kun gxojo mi iras tra bela mond', Vaganto pro arda pasi'. Kaj kie logetas min vina font' Tutkore mi estas cxe gxi. Ne premas mizero nek zorgo min, Ne premas en ujo moner', La vivon, facila mi taksas gxin, Kaj gaje migradas sur ter'. Jen kantas la birdoj en verdarbar', Jen brilas la sun' al migrul', Kaj cxie bonvena al la homar' Ja estas la gaja kunul'. {{tag>kanto litero_g germana}}