====== La gaja migranto ====== ^Teksto|J. von EICHENDORFF| ^E-teksto|[[wpeo>L. L. Zamenhof]]| ^E-teksto|[[wpeo>Ludwig Emil Meier]]| ^Origina titolo|Wenn Gott will rechte Gunst erweisen| Fontoj: el **Eĥo Esperantista** (red. Karlo Steier) kaj **Esperantista kantaro. 1. Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj**, Ludwig Emil Meier. Berlino: eldonejo Hoffmann, 1907 ===== Teksto ===== Se donas Di' al vi favoron, Li sendas vin for el la dom', Por montri sian mirlaboron, La belan mondon al la hom’. De l’ montoj riveretoj fluas, Alauxdoj kantas super mi, Mi ankaux gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni’. Al Dio fidas mi kun gxojo, Li zorgas pri la tuta ter', Li ankaux min sur mia vojo Eterne gardos de l' dangxer'. ===== Teksto 2 ===== Se Dio volas vin favori, Li igas iri vin tra l'mond' Por mirindajxojn al vi montri En sia kreitajxa rond'. La malviglul' en hejma domo Ne gxojas pro matena lum', Lulanta la infanojn homo Zorgadas li nur pro mastrum'. Riveroj plauxdas de l'montaro, Alauxdoj gxojas en aer'; — Cxu mi ne kantu kun birdaro Pro la de Dio bela ter'? Kaj mi nur fidas bonan Dion, Pro kiu konservigxas gxi; Cxu mi do zorgu, timu ion? Pro li prosperos ankaux mi! {{tag>kanto litero_g germana}}