====== La gaja studento ====== ===== Teksto ===== Jen studento antaux vi, Ju-kaj-da, ju-kaj-di, Ano de l’ Akademi', Ju-kaj-da, kaj-di, Esti juna kaj student', Ho, plej gaja vivmoment'. //Rekantajxo:// >Ju kaj di-a-di-a-da Ju kaj di, ju kaj da, Ju kaj di-a-di-a-da, Ju kaj di-a-da. Venas onkla posxtmandat', Ju-kaj-da, ju kaj-di, La unuan de l’ monat'; Ju kaj da, kaj di, La posxtiston kun honor' Tiras mi al mia kor'. //Rekantajxo// Ho, biero kaj kolbas'! Ju kaj da, ju kaj di, Plena estas mia kas'; Ju kaj da, kaj di, Ho! plezuro kun frauxlin', Kiel mi amegas vin! //Rekantajo// Gxoji pro la sankta pag' Ju kaj da, ju kaj di, Volus mi je cxiu tag', Ju kaj da, kaj di, Sed la mono, ve, ho ve, En la posxo restas ne. //Rekantajxo// En la mezo de l’ monat' Ju kaj da, ju kaj di, Mi en l’ universitat' Ju kaj da, kaj di, Ofte studos kun fervor' Cxar la mono estas for. //Rekantajxo// Glas' kaj posxo sekaj nun! Ja kaj da, ju kaj di, Grava estas mia pun', Ja kaj da, kaj di, Do se mi amuzis vin. Volu vi regali min. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_g studenta}}