====== La gaja truto ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== En eta hela rojo Tra ĝi pafiĝas trut' Kaprica fiŝ' kun ĝojo Impeta akvolud' Ĉe bordo en kvieto Min trafis vigla scen': Jen danc' de ĉi fiŝeto En rojo kun seren' Fiŝisto en ignoro Nun ĝuas sen kompat' Dum li kun frida koro Rigardas al saltad' Dum restas hela la river' Saviĝas truto de l' danĝer' Dum en rivero tuta klaras bril' Ne pendos predo truta al lia fiŝkaptil' Sufiĉis la enuo Al li, al la fripon' Li fuŝis per poluo Nun grizas vivbezon' Tremetis kaptoŝnuro Baraktis povra fiŝ' Kaj min pro la teruro Atakis malfeliĉ' ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/truto.htm