====== La gasto ====== ^Muziko|[[N. Bagge]]| ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ===== Teksto ===== Birdeto sidis sur nesto sia. Surbrancxe kantis amiko gxia pri amo, suno kaj foliaro, pri elkovota infanetaro. Alvenis fremda birdego kruda, sxajnig-amika, real-entruda. Gxi diris ride: „Jen granda ovo. Senpage tute! Sukcesa kovo!” Kovigxis idoj, ecx tuta kvino, tro granda aro por birdpatrino. „Pli! pli!” kriegis la malsatuloj. Neniam cxesis mangxajxpostuloj. La granda kaptis senmanke cxion, kreskadis, kriis, postulis plion. Malsate mortis la nesta kvaro, la origina birdetidaro. {{tag>kanto litero_g esperanto}}