====== La gildo festas ====== ^Teksto|René de CLERQ| ^Muziko|Em. HULLEBROOCK| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Dum gilda gxoj’, dum gilda fest’ vi kial sidas en la nest’ kaj librojn nur trastudas? Sagxeco kusxas en pokal’, jen la plej tauxga vivmoral’, vi tiel ne konkludas. Pokala sxauxm’, pokala bru’; amikoj, gaje kun gxu’ la lipojn nun al glaso’ Kaj kiu studas laux rutin’; per akvo saturigu sin, samkiel la anaso! En busxo fumas la pipet’, kaj sxvebas en la kabared’ studentaj bonodoroj. Amanto de l’pergamen’ jam baldaux igxos specimen’ kun pergamenkoloroj! Dum gilda fest’, dum gilda gxoj’, ektintu glas’ je lasta foj’ kaj svingu ni la cxapon. Kun seka gorgx’ jam studemul’, ja ronkdormanto, per formul’ turmentas sian kapon. //Rekantaĵo:// >Li de biero ne sxatant’, de rava kanto ne gxuant’, de belknabino ne kisant’! Vivu glas’, Vivu kor’! vivu kant’! {{tag>kanto litero_g flandra}}