====== La goeleto ====== ^Esperanta teksto|[[C. BICKNELL]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|The Keel Row| ^Originala teksto|[[James HOGG]]| ===== Teksto ===== Mi auxdis la kanteton, kanteton, kanteton, mi auxdis la kanteton de cxarma frauxlinet': "Maristo min amanta, amanta, amanta, maristo min amanta revenas en sxipet'. "Kaj ho, la blua cxapo, la cxapo, la cxapo, sur lia kara kapo, kun negxa blankrozet'! Alvenos li ridante, ridante, ridante, donacon alportante por mi en goelet'." Li teren baldaux remis, alremis, alremis, kaj liajn lipojn premis la cxarma frauxlinet'. Kaj ili nun kantadas, kantadas, kantadas: "Ni gaje kunvivadas, sed ne en goelet'." {{tag>kanto litero_g angla skota}}