====== La gramatiko ====== ^Teksto|[[E. Kohei ROSARIO]]| ^Muziko|[[Domingo Federico]]| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_gramatiko.png?500|}} //Refreno:// >La gramatiko en esperanto >facila estas, ni lernas ĝin, >per simpla aldono al la radiko >de la finaĵo, ni konas ĝin. La substantivo finiĝas per "o" la adjektivo finiĝas per "a" devena adverbo finiĝas per "e" kaj artikolo estas nur "la". >//Refreno// Verbo nuntempa finiĝas per "as" pasinta tempo finiĝas per "is" venonta tempo finiĝas per "os" kaj la pluralo estas per "j". >//Refreno// Ordona modo finiĝas per "u" kondicional' finiĝas per "us" infinitivo finiĝas per "i" kaj la pronomo estas kun "ĝi". >//Refreno// Se ni demandas, komencu per "ĉu" akuzativo finiĝas per "n" afiksoj helpas al vortoproviz' kaj gramatikon konas jam ni. {{tag>kanto litero_g notoj}}