====== La Granda Kermeso ====== //Kantas [[Kajto]], auxtoroj [[Poul THORSEN]] kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Ni venis en Mondon, hazarde, pasie Ni tute ne trudis nin por la eniro La viv-karuselo nin svingas ebrie Kaj lasas nin sobre sur brua foiro Ni flugas senzorge tra tempo junula Ni plugas tra agxo matura, regula La jaroj severe tik-tak-inventaras Gxis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite Nur kelkaj petegas pli baldaux eliri Tumulto de l'tagoj silentas subite Finita la strecxo sukcesojn aspiri Jam vanas subigxi al novaj postuloj Rikanas dubemo sardonaj speguloj Sed floro velkinta plensense odoras Pasintajn somerojn ni milde memoras Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso {{tag>litero_g kanto}}