====== La grizeco ====== ^Muziko|[[initials_dc]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[initials_dc]]| ^Originala teksto|[[initials_dc]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>kibIM8WjAMo}} Tiom malbonis mia ag' Ke alvenis nun la tag' de enda konfes' Tiom malpuris mia am' Gxi nur estis la ornam' de falsa promes' Sen fervor', perdita nun en la grizec' Mi ĝemadas kiel vundita best' Cxu anĝela voĉo flustros al mi? Malantaŭ nuboj brilas la sun' Kaj venos la pardono post la pun' Pro forta vento ploros l'okul' Sed tiel malaperos la nebul' Malantaŭ nuboj brilas la sun' Kaj venos la pardono post la pun' Pro forta vento ploros l'okul' Sed tiel malaperos ankaŭ la dika nebul' Cxu de hontiga konfidenc' Estas justa konsekvenc' la hela lum'? Cxu pro misuzo de potenc' De perfida elokvent' min frapos la fulm'? Maltrankvilas mia peza kulpa konscienc' Mi ja pagus ĉiun prezon por nova komenc' Cxu min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem'? {{tag>kanto litero_g esperanto filmo}}