====== La gusto de salo ====== ^Teksto / Muziko|Gino PAOLI| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina titolo: **Sapore di sale** ===== Teksto ===== La guston de salo, la guston de maro vi havas surhauxte, vi havas surlipe kiam vi elakvigxas kaj vi venas kusxigxi flanken de mi, flanken de mi; la guston de salo, la guston de maro, maldolcxajn memorojn de ajxoj perditaj, de ajxoj lasitaj tre fore de ni, kie cxio malsamas ol tiu mond' cxi. La tempo enestas la tagojn malemajn, lasantajn enbusxe la guston de salo; vi jxetas vin akven kaj min lasas rigardi, kaj mi restas tutsola inter sablo kaj suno. Vi poste revenas kaj vi lasas vin fali cxi tiel sursablen kaj en miajn brakojn; kaj dum mi vin kisas, la guston de salo, la guston de maro, la guston de vi... {{tag>kanto litero_g itala}}