====== La gusto kaj la son' ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Tagoj brilaj kaj de enu' Ni forgesas kaj iras plu Vanta strebo kaj vana pen' Post la cel' atendas La malplen' //Refreno:// >La gusto kaj la son' >Kaj la urbaj stratoj >La tembro kaj la ton' >Kaj la ritmaj batoj Fantazioj sen rezultat' Kaj cxiama sento de malsat' La sopiro al io pli Sed cxiu mortos Kaj ankaux mi >//Refreno// Vi gustas bone en la varm' Vi estas sala en kiel larm' En la silento kaj malhel' Mi sentas spiron de cxiel' >//Refreno// La sopiro al io pli Sed cxiuj mortos Kaj ankaux mi >//Refreno// {{tag>kanto litero_g esperanto roko}}