====== La hejma vort' ====== ^Teksto/Muziko|[[Dragutin DOMJANIĆ]]| ^E-teksto|[[wpeo>Zvonko REHORIĆ]]| ===== Teksto ===== Jam birdoj dormetas, Arbaroj kvietas, De mia kantado la ond' Auxdigxas tra valo, Arbusta densaro, Plej bela el cxiuj en mond'. Jen cxie am' frata Kaj hejmo amata, Mi trovus gxin ecx en la songx'. Konata en vojo Auxdigxas el gxojo Cxi hejma karega la vort'. Al koro gxi varmas En rido ecx cxarmas, Dum tristo kunploras pri l' sort'. Nenio pli belas Al koro pli celas, Ol hejma karega la vort'. {{tag>kanto litero_h kroata}}