====== La homa familio ====== ^Teksto/Muziko|laux Fred Dallas| ^E-teksto|[[wpeo>Reto ROSSETTI]]| ===== Teksto ===== Apartenas mi al grandega famili' Po mil en cxiu tago ni kreskas cxiam pli. La nom' ne estas Baker aux Bruno aux Stein, Sed la nomo komuna por cxiu ajn: La homa famili' kreskemas, La homa famili' dissemas Pacon kaj amon por nova mond'. Kun frato en Pekin, fratino en Brazil', Mi estas de l’ homaro felicxa fil'. Egale kiu lando, jen cxie mia frat', Egale kia hauxto, la kredo aux klimat'. Ministo en Natalo, kampulo en Liban' Eskimo en Kanado, forgxisto en Vjetnam', Al la gejsxo japana, la gauxcxo sur savan', Trans monto kaj maro ni kriu kun aklam': De suda pacifiko gxis la Siberia mar', Kun cxiu hom' mi estas en plena solidar'. Sed nauxzas min uloj de murdo kaj milit', Ni lokon ne havas por tia spirit'. Cxi mondo cxu edeno gxi estu aux gehen', La homo cxu demon' aux sankta madon'; En gxojo aux mizer', en kelo aux liber', La forto de l’ detru' sin turnu al konstru': La homa famili' kreskemas, La homa famili' dissemas Pacon kaj amon poi nova mond'. {{tag>kanto litero_h angla}}