====== La homo sur strato ====== ^Teksto|[[Klara Ilutovicx]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== La homo sur strato Serenas pro cxarma ridet', Sed lia vivstato Por mi restas lia sekret'. Cxu vere felicxas Li ene de l' timoinvad'? Cxu mono suficxas Al li por normala vivad'? //Refreno:// >La viv' malkvietas, >Kaj trompas de gxojo arom'. >La homo ridetas, >Sed kion suferas la hom'? >Sed kion suferas la hom'? Cxu liaj infanoj Memoras pri li kun dankem'? Cxu gravas malsanoj Cxe lia parenc' aux li mem? Cxu placxan aferon Li faras en sombra Babel'? Cxu konas esperon Li nun en tutmonda pelmel'? //Refreno// {{tag>kanto litero_h barda esperanto}}