====== La hotel' sen bier' ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_hotel_sen_bier.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_hotel_sen_bier.png}} Nokte estas solece for de l'famili', En veprej' kun la son' de sovagxhunda kri'. Sed la pleja soleco kaj ecx malesper' Estas en la trinkej' de hotel' sen bier'. Cxagrenigxas la estro pro l’ granda gxenajx' Kauxze de l’ nealven' de la flava likvajx'. La dungitoj laboras kun granda mizer', Regas tuta malgxoj' en hotel' sen bier'. Jen vagulo kovrita de polv' kaj musxar', Revis li pri trinkajx' trans la seka kampar'. La novajxon li auxdas kun kri' de koler' "Trampis mi tra hades', al hotel' sen bier'". Hundo sur la verando pro tim' kasxas sin, Dum la hundposedant' konsoligxas per vin'; Perturbigxas gxi pro la trinkejatmosfer', Malgajigxas ecx hund' en hotel’ sen bier'. Nokte estas solece for de l’ famili', En veprej' kun la son' de sovagxhunda kri'. Sed la pleja soleco kaj ecx malesper' Estas en la trinkej' de hotel' sen bier’. {{tag>kanto litero_h angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}