====== La Hotelo de Pigra Haĉjo ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_Hotelo_de_Pigra_Hacxjo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_Hotelo_de_Pigra_Hacxjo.png}} Nu ni iris for de Roto ((Roto = Sxaftondejo en Nova Sud-Kimrio.)) post la fino de l’tondad', Kaj celante al Sidnejo, ni marsxis laux la pad', Kun "Matilda" ((Matilda = Dorspakaĵo.)) sur la sxultro kaj havinda cxeko, kaj Ni tranoktis en hotelo apud voj' al Gundagaj'. Refreno: >Ni tranoktis en hotelo apud voj’ al Gundagaj', La voj' al Gundagaj', mejlojn kvin de Bunabraj'. En hotel' de Pigra Hacxjo apud voj' al Gundagaj'. Refreno La trinkejo nin allogis kiel noktfalenon lum', Ni estingis la soifon, per vino kaj per rum'. La hoteloversxistinoj al ni okulumis, kaj Tie ni decidis resti apud voj' al Gundagaj'. Post semajno da festad' la cxeko elcxerpigxis, do Ni surmetis la "Matildan", malgxoj' en cxiu kor'. La virinoj adiauxis nin per lasta trinko, kaj Iris ni el la hotelo apud voj' al Gundagaj. Lasta refreno: >Ni foriris el hotelo apud voj' al Gundagaj', La voj' al Gundagaj, mejlojn kvin de Bunabraj' El hotel' de Pigra Hacxjo apud voj' al Gundagaj'. {{tag>kanto litero_h angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}