====== La hundo kaj la viando ====== ^Muziko|Melodio de: Och hör du där i skogen| ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Jen hundo iras sur vojet' kun peco de viand'. Alvenas gxi al riveret' kaj haltas cxe la rand'. Transverse super la akvar' sin trovas eta pont'. Okazis tie nun erar'. — Jen estas la rakont'. Sur ponton kuras nun la hund', rigardas al torent'. Mirinda vido en la fund' nun estas grava tent'. Cxar tie same kun viand' hundeto trovas sin. Avare nia enviant' ekprovas rabi gxin. Sed kia granda malprudent'! Faligas nun la hund' viandon sian. En moment' gxi kusxas sur la fund'. Memoru tiun fablon, hom'! Kontenta estu vi! Ne donu ajxon por fantom'! Vin gvidu la raci'! {{tag>kanto litero_h esperanto}}