====== La infanoj sen sperto pri la milit' ====== ^MIDI|{{:muziko:la_infanoj_sen_sperto_pri_milit.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_infanoj_sen_sperto_pri_milit.png}} Post la fino de la milit' ni naskigxis el horizont', sen memoro pri la milit', kreskis ni en tiu-cxi mond' . Nun plenagxuloj estas ni, ekpasxas ni kun esper', Sur lipoj vibras melodi' de l'kant por paco kaj liber'. Jen la nomo gxusta por ni gxin memoru vi sen hezĂ­t': La infanoj de la epok' sen sperto pri la milit'. Se vi amas rugxon de flor', kaj la bluon de la cxiel', Kaj se brilo de la ridet', cxiam sxvebas kiel juvel', ne gravas kiu estas vi, nek nomo, nek karier', Ni kune iru sur vojet', tra sunradioj de vesper'. Jen la nomo gxusta por ni, gxin memoru vi sen hezit': La infanoj de la epok' sen sperto pri la milit'. {{tag>kanto litero_i kanto japana notoj midi akordoj}}