====== La Injo Potencigxas ====== //Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (Ero el la muzikalo "Evita")// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Junie de la jaro kvardek tri en la land' Okazis pucx' gvidata la GOU-band' - Por regi gxi baloton ne bezonas. Ekregis sociordo de teruro kaj pun', Ja similis ili iom al Atilo la Hun', Nur bomb' aux du - neniu plu rezonas! Jes! Nur obus' - kaj la registar' falas for! Hip hura! Forigxu sen spur'! Gxis la! Ek al la mur'! Jes, ja! Kia granda plezur'! Se mortas demokrati' - do regu tanka teror'! La injo potencigxas, sxia cel' estas fam', Do jen - krom kinofilmoj helpos memreklam': La plej rapida kresk' de post Cindrulino! Sxi cxion fusxas, sed amikojn havas ja sxi, Kaj karier' dependas nur de tio, cxu vi Divenos, kiun helpos la destino. Jes! Nur obus' - kaj la registar' en agoni'! Hip hura! Forigxu sen spur'! Gxis la! Ek al la mur'! Jes, ja! Kia granda plezur'! Kaj jen la firegistar', meritata de ni... En l' ombro de la prezident' sen movo, sen son' Komplotojn kasxe partoprenis unu person': Jen kolonel' Juan Peron, diktator' en futuro. L' karieron li komencis iam en Itali' Do Mussolini ion ja instruis al li, Mi pensas, nin atendas la samaj torturoj. Jes! Sola paf' - kaj versxigxas larmiga gas'! Hip hura! Vanas jam kondolenc'! Kuru! Terorista atenc'! Sed pura, Restis la konscienc'! Peron embuskis gxis fortun-okaz'. Jes! Kaj tertrem' subite skuis l' urbon' San Juan! Ho dio! Frakas' kaj tortur'! Krio! Cxiuj for de la mur'! Sed tio Estis bona auxgur'! La tragedi' - la ora sxanc' por Peron... Li okazigis la koncerton kun granda sagx' Por helpi al l' viktimoj - ege luksa arangx', Steluloj, ravo! La pompec' superis revojn. Okazis tio l' dudek duan de januar' De l' memorinda jar' mil nauxcent kvardek kvar: Peron cxi-nokte trovis por si Eva-n... L' unuan fojon li renkontis Eva-n... {{tag>litero_i kanto}}