====== La Internacio ====== ^Muziko|P. Ch. Degeyter| ^Teksto|E. Pottier| ^E-teksto|[[wpeo>Kalocsay Kálmán]]| ^E-teksto 2|J. Zilberfarb| ^MIDI|{{:muziko:la_internacio.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la-internacio.png?450}} Levigxu, proletar' de l' tero, levigxu, sklavoj de malsat' ! La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat' . La paseon plene ni forvisxos, amasoj, marsxu, kresku ni! La mond' en fundament' sangxigxos, ne nul' , sed cxio estu ni! Refreno: >//Por batal' , por la lasta, unuigxu nia front', internacia estos la tuta homa mond'!// Ne estas super ni defenso, nek regx' , nek Dio, nek patron' . Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon' ! La rabajxon preni de l' rabisto, spiriton savi de l' karcer' , ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer' ! //Refreno// Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor' ! Al ni la ter' laux justreguloj, parazit' sin portu for! Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos cxe l' auxror' la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor' ! //Refreno// -ls- ===== Teksto 2 ===== Levigxu, en mizer' dronanta Sklavar' malsata de la ter'! Raci' nin vokas indignanta Al mortbatalo pro l' liber'. Malnovan mondon ni detruos Gxis fundament' de l' tirani' Kaj nian novan ni konstruos: Ne nuloj — cxio estu ni! //Refreno:// >/: Por finlukto socia Ni grupigxu en rond", Kaj la Internacio Triumfu en tutmond'!:/ Ne la cezar', nek dia volo La savon portos de l' tiran, — Liberon donos al popolo Nur gxia propra forta man'. Por ke pereu la rabuloj, Por liberigxu la spirit', Varmegan feron la forgxuloj, Ni forgxu mem sen intermit'. //Refreno// Premegas sxtato laboriston, Imposto kaj konstituci'; Favoras nur ekspluatiston, Favoras nur al tirani'. Suficxe da suferricevo. Laux egaleca la legxar. Neniu estas rajt' sen devo, Nek iu devo sen rajtar'. //Refreno// Apoteoze abomenaj La regxoj de minar' kaj rel' Ja estis cxiam tro sengxenaj En sia parazita sxtel'. En kas' konservis la friponoj Produktojn niajn de l' labor', Do per devigo al redonoj Niajxon nur ni prenos for. //Refreno// Estrar' nin trompis artifike, — Por ni do — pac'! por gxi — milit'! Rompinte, la armeojn strike Ni lasu l'vicojn sen hezit'. Insistis niaj kanibaloj, Ke kuragxuloj estu ni, — Do kontraux propraj generaloj Ekpafos baldaux la gvardi'. //Refreno// Nur ni, laborarmeaj eroj, De l' urboj kaj de la kampar', Posedas rajton pri la tero! Vi iru for, parazitar'! Kaj se por via bando puno Alvenos en la flamribel', Por ni ekbrilos hela suno Radiadante en cxiel'. //Refreno// {{tag>kanto litero_i franca midi notoj}}