====== La jaro dudek ====== ^Muziko|[[George BAKER]]| ^Esperanta teksto|[[La VIPoj]]| ^Esperanta plenumo|[[La VIPoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[George BAKER]]| ^Originala teksto|[[George BAKER]]| Dum la internacia vespero de la reta JES 2020/21 la VIPoj verkis kaj prezentis tiun ĉi ĝojigan kanton. ===== Teksto ===== Jes, mi havis grandajn planojn / feriumi dum somer‘ Je la fino ne plu eblis / eĉ eliri dum vesper‘ //Rekantaĵo:// >Venis la kronviruso / resti en hejmkvaranten‘ >Venis la kronviruso / festi en propra ĝarden‘ >la jaro dudek / ĝi estis nur fek‘ Do en hejma izoliĝo / trankviliĝi provis mi sed min ĝenis homamaso / kun konspiroteori‘ La scienco nin instruis / Sed ne lernis politik‘ Pri regado dum la krizo / Ja abundas la kritik‘ //Rekantaĵo// Nun alvenis dudek unu / kaj pretiĝas la vakcin‘ multaj plendas pri limigoj / tamen mem ne volas ĝin //Rekantaĵo// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=gQK9k42ongU - "Una paloma blanca" (la origina kanto) {{tag>kanto litero_l}}