====== La juna batalanto ====== ^Esperanta teksto|[[Aug. SCHWENK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Batalon iris rugxfrontan'. Patrinon lasis li. Kaj kiam venis lasta hor' Sxi prenis lin al sia kor' Kaj flustre sonis sxia vort' Fidele agu gxis la mort'. Ekigxis sanga la batal'. Ne cedas unu front'. Ne cedas ili en ribel' Servante al noblega cel'. Ilia sange rugxa flag' Instigas ja al plua ag'. Cxe Böllberg estis la batal'. Flirtadis rugxflagar'. Neniu skrib' per unu fraz' Raportas pri l' heroa kaz': Por Spartakus mortfalis sen Plendeto la proletoj jen. La flagportanto falis tuj. Nur dekokjaris li. "Saluton kara al patrin'! Sxi ne pro mi turmentu sin. Al Spartakuso je honor' Mi donis mian vivon for!" {{tag>kanto litero_j laborista}}