====== La juna gvardio ====== ^Muziko|melodio de: Wij zijn de jonge garde van 't proletariaat| ^Esperanta teksto|[[N. NEKRASOV]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Antauxen, kamaradoj, Renkonte al auxror'! Per kugloj kaj grenadoj, Ni barojn pusxos for! Kuragxe tenu ni en star' Standardon de la junular'. //Rekantajxo:// Gvardio juna estas Ni de l’ laboristar'! Ja peze nin turmentis Labor' de l’ juga spec'. Junecon ni ne sentis, Sub premo de sklavec'. En la animoj portis ni Katenojn de la tirani'. //Rekantajxo// Kaj, fluigante sxviton En la laborinsist' Liveris ni profiton Al la kapitalist'. Sed tiu malliber' en fin' Al la batal' instigis nin. //Rekantajxo// Ni levas la standardon Kaj vokas kun fervor'. Aligxu avangardon De l' regno de l’ labor', Por regu la Laboro nun Kaj cxiuj vivu en komun'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_j rusa}}