====== La kabano ĉe l' marspac ====== ^Esperanta teksto|[[Corry de COCK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Het hutje aan de zee| ===== Teksto ===== Bildojn el infanaj jaroj El libera la junec', Mi revidas en memoro En kviet' kaj trankvilec'. Mi travivas tiujn tagojn Felicxplenajn, dolcxa pac'! /: Kiom gxoje mi vekigxis En kabano cxe l’ marspac'! :/ Mi revidas en imago Horojn sur fenestrobret', Kaj la strandon kie sercxis Konkojn mi en lumbrilet'. Mi resentas vivmatenon, Reauxdigxas dolcxminac' /: Panja, dum sxi min kusxigis En kabano cxe l’ marspac'. :/ Kion plue mi travivos En felicx', aux malgajec,' cxiam mi vin cxie lauxdos, Kara loko el l’ junec'. Estos mia lastdeziro, Ke mi en kvieta pac' /: Ripozigu lacan kapon En kabano cxe l’ marspac'. :/ {{tag>kanto litero_k flandra}}