====== La kanto de Danlando ====== ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Jeg har sortnende Hede| ^Originala teksto|[[Seren Hallar]]| ===== Teksto ===== Erikejo malhela, lumanta dunaro ekstreme en nord' kaj pli sude bordaroj, helverda muaro cxe belto kaj fjord', grenabundo sur kampoj, ondanta najbaro de domo kaj kort', — plensuficxe mi havas sur tero, en maro por via komfort'. Mi, Danlando, patrine parolas, kaj jen mia vort'. Vi hejmigis la landon, jam kiam molestis glacia la front'. Kaj laux sorta favoro trankvilaj vi restis, dum sangis la mond'. En honesto, libero kaj paco vi nestis laux cxiu rakont'. Tamen gardi la vian kapablaj vi estis kaj morti sen hont'. Mi, Danlando, patrine parolas, por deca respond'. Cxu vi nun sxanceligxas? Cxu cxio perdita el via hered'? Cxu nun trafis vin io tro peza, insida, por fortoj kaj kred'? Cxu jam velkis la viroj, pro virto mucida, morala retret'? Gxu nun vengxas sin via kverelo senbrida per puna impet'? Mi, Danlando, patrine parolas, — cxu decas la ced'? Mi esperas, ke volo pli forta aperu el puno kaj prem', ke anstataux maldeca disputo prosperu konkorda seren'. Vi konstruu sxirmilon al mi kaj fieru pro garda posten', kaj ke iu min trompu, vi ne plu toleru, li distru sin mem. Mi, Danlando, patrine parolas, ordonis mi jen: Miaj kampoj, arbaroj kaj valoj ja ravas vin ecx en la kor', erikejo kaj strando ja same vin savas el prema dolor'. Nur cxe mi vi ja hejmas, etoson ja trafas por lud' kaj ador'. Tiun landon praagxan protekti tre gravas, unika trezor'. Mi, Danlando, patrine parolas, kaj nun: Al labor'! {{tag>kanto litero_k dana}}